Jan kantas Esperante
Jan singt auf Esperanto
Ĉarmo kaj mistero (Charm an mistery)
Moviĝas ŝi en aparta manier' - laŭ ofta onidir' Unika certe estas ŝi , radias pro magio - ĉu aŭdis vi?
Al ĉambro ne simple iras ŝi, - ŝi ŝvebas balononece Ĉarma aŭro venas nun - nekomparebla estas ĝi
Proksimiĝu al mi, estas mia deziro - trodoza suker', ho kia dolĉec' ! Kiel alloga la buŝ, ne facila reteno - kia koksa moviĝ', tute svenas mi
Ŝi dolĉe flustras, ne parolas. - ĉu rimarkis tion vi? Kiel la vento blovas - daŭrigas granda feliĉsent'
Des pli kontestas vi kun fort' - ju pli aperas la mister' Nur puran ĝojon sentas vi - se nur al vi ridetas ŝi
Proksimiĝu al mi, estas mia deziro - trodoza suker', ho kia dolĉec'! Kiel alloga la buŝ, ne facila reteno - kia koksa moviĝ', tute svenas mi
(Esperantigis Klaus Friese) |
Jan Friese naskiĝis en 1977 en Hamburgo. Jam en frua junaĝo li komencis ludi gitaron kaj aliajn muzikinstrumentojn. En diversaj muzikbandoj li partoprenis kiel kantisto kaj muzikisto kaj ankaŭ ofte mem komponis kaj skribis la kantotekstojn. Mark Knopfler kaj la rokbando "Dire-Straits" multe influis la muzikstilon de Jan. Dum la pasintaj jaroj Jan verkis multajn novajn kantojn en la angla lingvo (www.janfriese.de). El tiu stoko li prenas nun 'Charm and mistery' kaj prezentas ĝin esperantlingve. Jan Friese wurde 1977 in Hamburg geboren. Schon als Jugendlicher begann er Gitarre und andere Instrumente zu spielen. In mehreren Bands trat er als Sänger und Musiker auf. Oft komponierte er selbst und schrieb auch die Songtexte. Mark Knopfler mit seiner 'Dire-Straits'-Band hatte großen Einfluss auf Jans Musikstil. In den letzten Jahren produzierte Jan viele neue englischsprachige Songs (www.janfriese.de). Aus diesem Vorrat verwendet er nun 'Charm and mistery' und singt auf Esperanto. |
Zum Anhören auf das Bild klicken!
Klaku sur la bildo kaj aŭskultu!
Tri strofoj por eta kanto:
Drei Strophen für ein kleines Lied:
(nur auf Esperanto)
Mi lernas ĉiam kun plezur'
Mi lernas ĉiam kun plezur'
Plezuron havas mi
Tial mi volas lerni nur
Ĉu vere ankaŭ vi?
Se vi kaj mi eklernu nun
Ne gravas la erar'
Ne estos pluvo, nur la sun'
Nur ĝojo sen kompar'
Venu, lernu ankaŭ vi
Venu, lernu nur kun mi
Mi iras ĉiam tra l'natur'
Naturon ŝatas mi
Tie mi volas vivi nur
Ĉu vere ankaŭ vi?
Se vi kaj mi promenu nun
Tra kampoj kaj arbar'
Ripozo estas sur la dun'
Plezuro ĉe la mar'
Venu, vivu ankaŭ vi
Venu, vivu nur kun mi
Mi serĉas ĉiam kun bravur'
Bravuron havas mi
Kie la am' troviĝas nur?
Ĉu ankaŭ serĉas vi?
Se vi kaj mi kunvivu nun
Ne nur kiel najbar'
Ne estos nuboj, nur la lum'
Kaj amo por la par'
Venu, amu ankaŭ vi
Venu, amu nur kun mi
__________________
Klaus Friese, 2018
Sendu al mi viajn proponojn pri plibonigoj,
ankaŭ pliaj strofoj estas bonvenaj,
kantu mem kaj sendu vian sondosieron!
friese[at]esperanto-hamburg.de
Skribu vian kanton! Nun kun akordoj!
Schreibe dein Lied! Jetzt mit Akkorden!
Estis nur eta komenco. Ne moku min pro la magra rezulto. Sed mi fieras, ĉar mi sukcese faris mian propran kanteton! Klaku sur la suba fenestro kun 'kanteto-1.2.mp4' kaj ĝuu la belan melodion kaj ankaŭ la memfaritan tekston!
| Es war nur ein kleiner Anfang. Bitte machen Sie sich nicht über das magere Resultat lustig! Aber ich bin stolz, denn ich habe mein eigenes Lied produziert! Klicken Sie auf das Fenster mit 'kanteto-1.2.mp4' (s.u.) und genießen Sie die schöne Melodie und auch den selbst gemachten Text! |
Sur mia komputilo (sub Ubuntu 14.04)mi uzas la jenajn programojn: | Auf meinem Computer (unter Ubuntu 14.04) habe ich folgende Programme eingesetzt: |
NtEd 1.10.18
SoundConverter 2.04
VLC media player 2.1.6 Rincewind
Libre Office 4.2.8.2
Gimp 2.8.10
OpenShot 1.4.3
1. NtEd
Per tiu programo mi komponis la melodion. Mi nur metis la notojn sur la liniojn kaj kontrolis la sonojn. La melodion mi tiam eksportis kiel midi-dosieron. | Damit habe ich die Melodie komponiert. Ich habe einfach die Noten auf die Linien gesetzt und die Töne kontrolliert. Die Melodie wurde dann als Midi-Datei abgespeichert. |
2. SoundConverter
Nun mi transformis la midi-dosieron kaj ricevis mp3-sondosieron. |
Damit konnte ich die Midi-Datei in eine mp3-Audiodatei umwandeln. |
3. VLC
Mi konvertis la mp3-dosieron al mp4-video. |
VLC konvertiert die mp3-Datei in eine Videodatei (mp4-Format) |
4. Libre Office
Mi skribis la kantotekston kaj faris bild-kopion de la ekrano. |
Damit habe ich den Liedtext geschrieben und diesen als Bildschirmkopie im Bildformat abgespeichert. |
5. Gimp
Uzante Gimp, mi tranĉis la bildon de la ekrano kun la kantoteksto en kvin partojn. |
Die Bilddatei wurde nun mit Gimp in 5 Stücke zurechtgeschnitten. |
6. OpenShot
Tiu programo permesis enmeti la videon kaj la tekst-bildojn. La novan dosieron mi eksportis denove kiel video-dosiero. Nun vi povas aŭskulti mian kanteton kaj samtempe legi la teksto-partojn. |
Dieser Video-Editor erlaubt die Zuordnung der einzelnen Bilddateien zu der Videodatei. Nun können Sie mein Liedchen anhören und gleichzeitig die Textstücke lesen. |
kanteto-1.2.mp4